En ce début d’année, je vous souhaite, pour votre bonheur, celui de tous les êtres vivants et, pour tout ce qui participe à la vie, d’accueillir et de cultiver vos rêves, de les façonner grâce à une pensée libre et juste, et de trouver la force de les réaliser dans un esprit de respect, de responsabilité et d’humanité.
Oser rêver, c’est refuser de laisser la prudence étouffer notre enthousiasme, c’est reconnaître dans chaque instant la possibilité d’éclairer notre existence et de faire grandir ce qui nous rapproche les uns des autres.
Les rêves ne sont pas seulement ce qui traverse notre esprit la nuit ; ils sont aussi les projets et les espoirs que nous forgeons librement, par l’imagination et la réflexion.
Cultiver notre liberté de penser, affranchie des dogmes et des illusions, mais enrichie par l’histoire et éclairée par les sciences, ouvre la voie à une compréhension lucide et humaine du monde, indispensable pour bâtir un avenir lumineux et partagé.
Guidés par des rêves fondés sur la sagesse, la liberté et la justice, nous pouvons agir avec humanité et sérénité pour une vie meilleure ou, lorsque l’engagement n’est pas possible, faire le choix d’accueillir la vie dans toute sa richesse et sa complexité.
Dans l’espérance d’une communauté de pensée, je vous adresse mes meilleurs vœux pour une année 2026 chaleureuse, lumineuse, riche de rêves et de liberté de penser.
Bernard BEHRA
Komence de ĉi tiu jaro, por via feliĉo, por la feliĉo de ĉiuj vivantaj estaĵoj kaj por ĉio, kio kontribuas al la vivo, mi deziras al vi, ke vi ampleksu kaj kultivu viajn revojn, formu ilin per libera kaj justa pensado, kaj trovu la forton realigi ilin en spirito de respekto, respondeco kaj humaneco.
Kuraĝi revi estas ne lasi singardemon subpremi nian entuziasmon ; estas rekoni en ĉiu momento la eblecon prilumigi nian ekziston kaj nutri tion, kio nin pli proksimigas unu al la alia.
Kelkfoje kvazaŭaj sonĝoj, ili ne estas nur tio, kio trairas niajn mensojn nokte ; la revoj estas ankaŭ la projektoj kaj esperoj, kiujn ni libere forĝas per imago kaj pripensado.
Kultivi nian liberecon de penso, liberigitan de dogmoj kaj iluzioj, sed riĉigitan de historio kaj lumigitan de scienco, pavimas la vojon al kompreno, klera kaj humana, de la mondo, esenca por konstrui brilan kaj komunan estontecon.
Gvidataj de revoj bazitaj sur saĝo, libereco kaj justeco, ni povas agi kun humaneco kaj sereneco por pli bona vivo, aŭ, kiam engaĝiĝo ne eblas, akcepti la vivon en ĝia tuta riĉeco kaj komplekseco.
En la espero de pensa komunumo, mi sendas al vi miajn plej bonajn dezirojn por varma kaj brila 2026, riĉa je revoj kaj libera pensado.
Bernard BEHRA
Bernard BEHRA est un espérantiste alsacien très actif, proche de Amika-rondo et donateur pour l’Atelier Espéranto du lycée de Salins. Nous trouvons ses vœux très joliment exprimés et bien de circonstance.
Emmanuel et Gérald
Bernard BEHRA estas aktiva esperantisto el Alzaco, proksima al Amika-rondo, kaj donacanto al la Esperanto-ateliero de la mezlernejo de Salins. Ni trovas liajn bondezirojn bele esprimitaj kaj taŭgaj.
Emmanuel kaj Gérald
